Quintus Horatius Flaccus
AL VENUS

Mi la knabinojn venkis en arda lukt',
kaj ne sen gloro skermis en ambatal',
nur pendu sur ĉi mur' la glavo
kaj la milit-emerita liro,

sur muro gardostara ĉe sinstra flank'
de l' mara Venus. Tie ripozu la
streĉilo, torĉo, ark', minacaj
en la sieĝo de pordoj spitaj.

Ho vi, reĝin' de Cipro beata kaj
de Memfis netuŝata de traka reĝ'.
Diin', per sankta vipo pinĉu
do unufoje Chloën arogan.